10.27.2009

hodiaŭ... mi iĝis kalvulino

Do, mi ne scias kial, sed dum la pasintsemajno, mi ne multe aŭ bone dormis. Mi devus povi dum la semajnfino, sed vendredon, mia amiko venis al la apartamento kaj ni spektis filmon kaj iel ni ne ekdormiĝis ĝis la kvina. Kaj tia dormo ne estis sufiĉe bone... Estis tro varme en la ĉambro kaj ankaŭ mi kaj la amiko dividis la liton do estis eĉ pli varme (kaj pasintnokte, la ĉambro estis tro malvarma, kompreneble). Sabaton estis la dudek unua naskiĝtago de mia amiko (en Usono, la minimuma aĝo por trinki alkohalon estas dudek unu jaroj). Dimanĉan nokton, mi dormis, kaj ne vekiĝis sufiĉe plene, sufiĉe frue. Mi maltrafis la polan klason.

Hodiaŭ en la pola, la profesoro decidis ke ni diros la plej malfacilajn frazojn en la lingvo. Bona uzado de tempo la klaso antaŭ la ekzameno, ĉu? >.<

Kaj pri la kalveco hodiaŭ... ĉe la universitato okazas kaprazfesto por subteni tiuj kiuj malsanas per kancero. Do mi decidis partoprenas. Do nun mi estas (preskaŭ) kalva. Hura!

:) ĝis poste!

No comments:

Post a Comment