Mi intencis tajpi ĉi tion pasintnokte, sed kiel estas la kutimo ĉi-semajne, mi malsukcesis.
Do, ĵaude mi ĉeestas konversacian rondon (Esperantan) ĉe mia universitato. Kutime, mi estas tro timema por paroli multe, sed mi decidis ke ĉi-semajnon mi finfine estos parolema anstataŭe. Haha. Nu, fakte, hodiaŭ mia cerbo ankoraŭ ne funkciis. Mi apenaŭ povis paroli kiam mi iris al la biblioteko, certe mi ne povis paroli Esperanton. Sed mi estis tre (tro, laŭ mi) parolema angle. Ve.
Kaj ankaŭ mi lernis ke mi ne povos studi kaj la polan kaj la latinan venontsemestron. Duoble ve. Krom se mi finos ĉi-semestran polan kurson terure malbone, mi elektos la polan. Mi amas la latinan, sed mi scias ke se mi haltigas mian polan studadon, mi neniam vere lernos la lingvon. Mi jam haltigis mian latinan studadon post pasintaŭtuno, kaj mi havas bazan scipovon de la lingvo, kaj mi neniam devos (aŭ eĉ havos la okazon por) paroli ĝin. Nu, mi supozas ke eble nun mi devus pensi pli pri en kiuj aliaj kursoj mi partoprenos ol kiuj mi ne povas.
Eble ne nun. Nun, la vespermanĝo vokas min. Ĝis!
10.23.2009
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment