10.18.2009

hodiaŭ.... mi decidis blogi

Do, se iu legas tion ĉi... Bonvenon al mia nova blogo!

Mi ne opinias ke ĝi estos ege interesa, mi simple tajpas kion ajn mi pensas hodiaŭ (jen, la kialo por la nomo). Ankaŭ, mi vere ne estas tre sperta pri la Esperanta lingvo. Do se vi rimarkos erarojn, bonvolu pardoni min (sed ankaŭ sentu vin libera korekti min). :)

Okej, do, hodiaŭ... mi vekiĝis pli frue ol mi preferus. Mi devis pretiĝi por umi kun mia amiko. Mia amikino. Kiun mi tre ŝatas. Ŝatŝatas. Mi ne estis *nervosa* sed... ekscitita. Kiam mi estis piediranta al ŝia apartamento, mi estis tre rimarkema (ĉar se mi rimarkas multe, mi ne tro sinĝenas). Unu el la aferojn kiun mi rimarkis estis kampusa gardisto en aŭto. Kiam mi atingis la aŭton, la gardisto eliris el la ĝi kaj marŝis for portante la plej grandan ŝlosilaron mi iam vidis. Strange, li ankaŭ odoris kiel cepoj. Tiam mi decidis ke mi volas blogi. Esperante. Kaj sekrete (t.e. miaj amikoj ne scias ke tio ĉi ekzistas).

Mi kaj la amikino (kaj sia plej kara amiko de hejmo, kaj alia amiko) spektis la novan kinaĵon, Kie la Sovaĝaĵoj Estas (angle: Where the Wild Things Are). Mi neniam legis la libron (aŭ se mi legis ĝin, mi ne memoras). La filmo estas sufiĉe ĉarma... ne bonega, sed ne malbona. Miaj amikoj ĝuis ĝin. Laŭ mi, ĝi estis iom malgaja kaj certe ne vere por infanoj.

Kaj nun mi devus studi. Mi faros kalkulan mezsemestran ekzamenon mardon, kaj ankaŭ devas verki eseon antaŭ tiam.

Ĝis alia hodiaŭ!

No comments:

Post a Comment