Nu, vere, ne. Mi ankoraŭ loĝis enrete dum la plej parto de la pasinta monato. Sed ial, mi tute ignoris ĉi tiun blogon. Mi certe intencis ĝisdatigi ĝin...
Nu, pli bone malfrue ol neniam, ĉu ne?
Novembre, mi festis mian naskiĝtagon per fari alian kalkulan mezsemestran ekzamenon (Jes, ni faras du ekzamenon kaj nek nek je la mezo de la semestro). Je la 15-a de decembro, mi faros la finan ekzamenon por tiu kurso kaj ne plu devas studi la temon. Mi festos tiam, sed bedaŭrinde tiu estas mia unua fina ekzameno dum fina ekzamena semajno (mi faros du pli antaŭ tiu semajno--la pola kaj astronomia)
Eble vi povas diveni ke mi tre ekscitiĝas pri la fino de la semestro? Fakte, mi tre ŝatas la universitaton kaj certe miaj amikoj kaj la Esperanta grupo mankos al mi dum la vintra ferio, sed nun mia hejmurbo kaj miaj amikoj tie (kaj la kelkaj Esperantistoj kiujn mi konas tie) mankas al mi.
Estas du eblecoj rilate al mia blogado dum la ventontaj tri semajnoj: Aŭ mi tute ne ĝisdatigos ĉi tion, ĉar mi estos tro okupita per studado kaj ekzamenoj kaj tiel plu; aŭ mi ĝisdatigos ĉar mi volos prokrasti la studadon. Ni vidos...
ĝis iam!
11.29.2009
10.27.2009
hodiaŭ... mi iĝis kalvulino
Do, mi ne scias kial, sed dum la pasintsemajno, mi ne multe aŭ bone dormis. Mi devus povi dum la semajnfino, sed vendredon, mia amiko venis al la apartamento kaj ni spektis filmon kaj iel ni ne ekdormiĝis ĝis la kvina. Kaj tia dormo ne estis sufiĉe bone... Estis tro varme en la ĉambro kaj ankaŭ mi kaj la amiko dividis la liton do estis eĉ pli varme (kaj pasintnokte, la ĉambro estis tro malvarma, kompreneble). Sabaton estis la dudek unua naskiĝtago de mia amiko (en Usono, la minimuma aĝo por trinki alkohalon estas dudek unu jaroj). Dimanĉan nokton, mi dormis, kaj ne vekiĝis sufiĉe plene, sufiĉe frue. Mi maltrafis la polan klason.
Hodiaŭ en la pola, la profesoro decidis ke ni diros la plej malfacilajn frazojn en la lingvo. Bona uzado de tempo la klaso antaŭ la ekzameno, ĉu? >.<
Kaj pri la kalveco hodiaŭ... ĉe la universitato okazas kaprazfesto por subteni tiuj kiuj malsanas per kancero. Do mi decidis partoprenas. Do nun mi estas (preskaŭ) kalva. Hura!
:) ĝis poste!

10.23.2009
hodiaŭ (hieraŭ)... mi plue malsukcesis
Mi intencis tajpi ĉi tion pasintnokte, sed kiel estas la kutimo ĉi-semajne, mi malsukcesis.
Do, ĵaude mi ĉeestas konversacian rondon (Esperantan) ĉe mia universitato. Kutime, mi estas tro timema por paroli multe, sed mi decidis ke ĉi-semajnon mi finfine estos parolema anstataŭe. Haha. Nu, fakte, hodiaŭ mia cerbo ankoraŭ ne funkciis. Mi apenaŭ povis paroli kiam mi iris al la biblioteko, certe mi ne povis paroli Esperanton. Sed mi estis tre (tro, laŭ mi) parolema angle. Ve.
Kaj ankaŭ mi lernis ke mi ne povos studi kaj la polan kaj la latinan venontsemestron. Duoble ve. Krom se mi finos ĉi-semestran polan kurson terure malbone, mi elektos la polan. Mi amas la latinan, sed mi scias ke se mi haltigas mian polan studadon, mi neniam vere lernos la lingvon. Mi jam haltigis mian latinan studadon post pasintaŭtuno, kaj mi havas bazan scipovon de la lingvo, kaj mi neniam devos (aŭ eĉ havos la okazon por) paroli ĝin. Nu, mi supozas ke eble nun mi devus pensi pli pri en kiuj aliaj kursoj mi partoprenos ol kiuj mi ne povas.
Eble ne nun. Nun, la vespermanĝo vokas min. Ĝis!

10.20.2009
hodiaŭ... mi malsukcesis.
Pri kio? Ĉio. O kej, eble ne pri *ĉio* Sed certe pri tiu kalkula ekzameno. Matematiko ne estas mia fako (krom se vi nomus ekonomikon kiel speco de matematiko) kaj mi neniam aparte ĝuas la temon... sed mi ankaŭ kutime povas fari iom bone. La ekzameno hodiaŭ, tamen, estis terura. Kiam mi eliris el la testĉambro, mi kriis. Laŭte. Beste. Kaj neniu opiniis ke tio estas stranga, ĉar ĉiu sentiĝis pli malpli same. Ni ne dormis pro tio? Ni studis, kompreneble, sed la demandoj en la testo estis malsimila ol tiuj en la hejmtaskoj kaj ekzercaj ekzamenoj.
Nun, mi devus esti en alia klaso, sed mi preferus dormeti. Kion mi faros tuj post mi konigos ĉi blogaĵon. Post la ekzameno, mi ne povis dormi ĉar mi devis verki eseon pri politikaj maŝinoj. Mi verkis tutan sterkon, sed mi ja verkis ion. :\
ĝis mia cerbo denove funkcias...

10.18.2009
hodiaŭ.... mi decidis blogi
Do, se iu legas tion ĉi... Bonvenon al mia nova blogo!
Mi ne opinias ke ĝi estos ege interesa, mi simple tajpas kion ajn mi pensas hodiaŭ (jen, la kialo por la nomo). Ankaŭ, mi vere ne estas tre sperta pri la Esperanta lingvo. Do se vi rimarkos erarojn, bonvolu pardoni min (sed ankaŭ sentu vin libera korekti min). :)
Okej, do, hodiaŭ... mi vekiĝis pli frue ol mi preferus. Mi devis pretiĝi por umi kun mia amiko. Mia amikino. Kiun mi tre ŝatas. Ŝatŝatas. Mi ne estis *nervosa* sed... ekscitita. Kiam mi estis piediranta al ŝia apartamento, mi estis tre rimarkema (ĉar se mi rimarkas multe, mi ne tro sinĝenas). Unu el la aferojn kiun mi rimarkis estis kampusa gardisto en aŭto. Kiam mi atingis la aŭton, la gardisto eliris el la ĝi kaj marŝis for portante la plej grandan ŝlosilaron mi iam vidis. Strange, li ankaŭ odoris kiel cepoj. Tiam mi decidis ke mi volas blogi. Esperante. Kaj sekrete (t.e. miaj amikoj ne scias ke tio ĉi ekzistas).
Mi kaj la amikino (kaj sia plej kara amiko de hejmo, kaj alia amiko) spektis la novan kinaĵon, Kie la Sovaĝaĵoj Estas (angle: Where the Wild Things Are). Mi neniam legis la libron (aŭ se mi legis ĝin, mi ne memoras). La filmo estas sufiĉe ĉarma... ne bonega, sed ne malbona. Miaj amikoj ĝuis ĝin. Laŭ mi, ĝi estis iom malgaja kaj certe ne vere por infanoj.
Kaj nun mi devus studi. Mi faros kalkulan mezsemestran ekzamenon mardon, kaj ankaŭ devas verki eseon antaŭ tiam.
Ĝis alia hodiaŭ!

Subscribe to:
Posts (Atom)